Poem of the day

La Vojo
by Ludwik Lejzer Zamenhof (1859-1917)

Tra densa mallumo, briletas la celo
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo, en nokta ĉielo,
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
            nek batoj de l’ sortoj,
            nek mokoj de l’ homoj,
Ĉar klara, kaj rekta, kaj tre difinita,
ĝi estas la voj’ elektita.

Nur rekte, kuraĝe, kaj ne flankiĝante,
ni iru la vojon celitan.
Eĉ guto malgranda konstante frapante,
traboras la monton granitan.
            L’ espero, l’ obstino,
            kaj la pacienco,
jen estas la signo per kies potenco
ni, paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas
pri l’ tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas,
ni semas kaj semas konstante.
            Ho ĉesu, mokante
            la homoj admonas,
Ne ĉesu, ne cesu! En kor’ al ni sonas.
Obstine antaŭen, la nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos.

Se longa sekeco, aŭ ventoj subitaj,
velkantajn foliojn deŝiras,
ni dankas la venton, kaj repurigitaj,
ni forton pli freŝan akiras.
            Ne mortos jam nia
            bravega anaro.
Ĝin jam ne timigos la vento, nek staro.
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita
al cel’ unufoje signita.

Views: 27

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *